{"id":3575,"date":"2022-11-01T16:08:02","date_gmt":"2022-11-01T15:08:02","guid":{"rendered":"https:\/\/esperanto.pl\/?p=3575"},"modified":"2022-11-01T16:08:02","modified_gmt":"2022-11-01T15:08:02","slug":"alvoko-al-belartaj-konkursoj-2023","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/kongreso.esperanto.pl\/index.php\/2022\/11\/01\/alvoko-al-belartaj-konkursoj-2023\/","title":{"rendered":"{:eo}Alvoko al partopreno en la 74-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023{:}{:pl}Zaproszenie do 74ego Belartaj Konkursoj de UEA 2023{:}"},"content":{"rendered":"<p>{:eo}<\/p>\n<p>pro la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj (BK) en 2022, ilia nombro plenigas nin de \u011dojo\u201d, diras Miguel Guti\u00e9rrez Ad\u00fariz, Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA. \u201cTemas ja pri la dua plej alta (173 verkoj) en la historio de BK ekde la jaro 1972, kiam tia donita\u0135o komencis registri\u011di. Se konsideri, ke pasintjare, kiam tiu nombro absolute rekordis (186 verkoj), la limdato por sendo de konkursa\u0135oj ricevis unumonatan prokraston (kutime oni akceptas ilin \u011dis la 31-a de marto), nia grado de kontenteco e\u0109 plialti\u011dis\u201d.<\/p>\n<p>\u201cAlia fakto, kiu nin tre \u011dojigas, estas tio, ke konkursanto jam partopreninta en aliaj okazigoj de BK fine ricevis la unuan premion en la celita bran\u0109o. Aliaj, plurtalentaj, ricevis premiojn en diversaj bran\u0109oj. Triaj provis esplori neniam \u011dis tiam pritraktitan \u011denron kaj premii\u011dis&#8230; Plie, nin aparte kontentigas la dinamikeco kaj tujeco konstatitaj rilate al muzikigo de kelkaj el la konkursa\u0135oj en la bran\u0109o Kantoteksto, ne \u0109iuj nepre ricevintaj la unuan premion\u201d.<\/p>\n<p>Per tiuj vortoj la Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, krom esprimi la grandan \u011dojon tiuka\u016dze spertitan de la gvida BK-skipo, alvokas \u0109iujn beletremulojn kandidatigi verkojn al la 74-a okazigo de BK por e\u0109 superi la pasintjarajn rekordajn nombrojn da konkursa\u0135oj, partoprenante per altkvalitaj verkoj en BK-2023.<\/p>\n<p>La rezultojn oni anoncos kadre de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio (plej favorpreze ali\u011du \u011dis la 31-a de decembro 2022:\u00a0<a href=\"https:\/\/uk.esperanto.net\/2023\">uk.esperanto.net\/2023<\/a>). Partopreno tamen estas libera al \u0109iuj kaj ne ligita al ali\u011do al la UK. La konkursa\u0135oj devas esti neniam anta\u016de publikigitaj en ajna formo, krom en la bran\u0109o Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursa\u0135ojn por sama bran\u0109o a\u016d subbran\u0109o. Endas sekvi jenajn regulojn:<\/p>\n<p><strong>Poezio<\/strong>: maksimuma longo ne fiksita.<\/p>\n<p><strong>Prozo<\/strong>: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da pa\u011doj).<\/p>\n<p><strong>Mikronovelo<\/strong>: (maksimuma longo 100 vortoj). La unua premio nomi\u011das\u00a0<em>Premio Paula Ad\u00fariz<\/em>.<\/p>\n<p><strong>Teatra\u0135o<\/strong>: maksimuma longo ne fiksita.<\/p>\n<p><strong>Teatra\u0135o, subbran\u0109o Monologo (unupersona teatra\u0135o) a\u016d Ske\u0109o (unu- a\u016d divers-persona)<\/strong>: da\u016dro inter 10 kaj 15 minutoj. La unua premio nomi\u011das\u00a0<em>Premio Mar\u00eda Cuevas<\/em>.<\/p>\n<p><strong>Eseo<\/strong>: teme ligita kun Esperanto a\u016d kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da pa\u011doj). La unua premio nomi\u011das\u00a0<em>Premio Luigi Minnaja<\/em>.<\/p>\n<p><strong>Infanlibro de la Jaro<\/strong>: originala a\u016d tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2022. Alju\u011data estas nur unu premio.<\/p>\n<p><strong>Kantoteksto<\/strong>: maksimuma longo ne fiksita.<\/p>\n<p>La absoluta limdato por ricevo de konkursa\u0135oj estas la\u00a0<strong>31-a de marto 2023<\/strong>.<\/p>\n<p>Oni sendu po unu tajpitan ekzempleron de \u0109iu konkursa\u0135o \u2013 krom en la bran\u0109o Infanlibro de la Jaro \u2013 al\u00a0<em>Belartaj Konkursoj de UEA<\/em>, \u0109e\u00a0<em>Miguel Guti\u00e9rrez Ad\u00fariz<\/em>, prefere retpo\u015dte al unu el la jenaj adresoj: <a class=\"retadreso\" title=\"Retletero: Alvoko al partopreno en la 74-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023, N-ro 1063\" href=\"mailto:belartajkonkursoj@gmail.com\" rel=\"gmail.com\">belartajkonkursoj@gmail.com<\/a>; <a class=\"retadreso\" title=\"Retletero: Alvoko al partopreno en la 74-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023, N-ro 1063\" href=\"mailto:bk@co.uea.org\" rel=\"co.uea.org\">bk@co.uea.org<\/a>; a\u016d, se tio ne eblas, papere al la adreso:\u00a0<em>los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanio<\/em>, indikante la elektitan pse\u016ddonimon por gardi la anonimecon de la a\u016dtoro. Por la bran\u0109o Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de\u00a0<em>Miguel Guti\u00e9rrez Ad\u00fariz<\/em>\u00a0kaj tri ekzemplerojn al\u00a0<em>Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando<\/em>, kun noto, ke temas pri kandidatigo de la libro al tiu \u0109i bran\u0109o.<\/p>\n<p><strong>Premioj<\/strong>: En la bran\u0109oj\u00a0<em>Poezio, Prozo, Teatra\u0135o<\/em>\u00a0kaj\u00a0<em>Eseo<\/em>: unua premio 260 \u20ac, dua premio 182 \u20ac, tria premio 104 \u20ac. En la bran\u0109o Infanlibro de la Jaro 546 \u20ac. En la bran\u0109oj\u00a0<em>Mikronovelo<\/em>\u00a0kaj\u00a0<em>Kantoteksto<\/em>, kaj en la subbran\u0109o\u00a0<em>Monologo a\u016d Ske\u0109o<\/em>: unua premio 100 \u20ac, dua premio 25 \u20ac, tria premio 25 \u20ac. Cetere, la teksto ricevinta la unuan premion en la bran\u0109o\u00a0<em>Kantoteksto<\/em>\u00a0estos muzikigita kaj la rezulta kanto estos diskonigita en ludado fare de kantisto a\u016d kantogrupo.<\/p>\n<p>Detala regularo trovi\u011das en la\u00a0<a href=\"http:\/\/uea.org\/teko\/regularoj\/belartaj_konkursoj\">retejo<\/a>\u00a0de UEA. La verkoj de BK premiitaj en 2023 legeblos en la volumo\u00a0<em>Belarta rikolto 2023<\/em>, eldonota de Mondial. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 trovi\u011das \u0109i tie:\u00a0<a href=\"http:\/\/esperanto.net\/literaturo\/bk\/index.html\">esperanto.net\/literaturo\/bk\/index.html<\/a>. Estas tre rekomendate al interesatoj pri BK akiri kaj legi la\u00a0<a href=\"https:\/\/katalogo.uea.org\/katalogo.php?retrovo=belarta&#038;kondicho=chio&#038;trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo\"><em>Belartajn Rikoltojn<\/em><\/a>\u00a0(eldonataj ekde 2013) kaj\u00a0<a href=\"https:\/\/katalogo.uea.org\/katalogo.php?retrovo=&#038;kondicho=chio&#038;trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo&#038;katego=&#038;titolo=&#038;a%C5%ADtoro=&#038;vortoj=belarta&#038;eldonisto=&#038;eldloko=&#038;tradukinto=&#038;kontrib=&#038;isbn=&#038;linfo=&#038;lingva=&#038;post=&#038;antau=&#038;pli=&#038;malpli=&#038;prezo=&#038;mprezo=\">aliajn verkojn<\/a>\u00a0BK-rilatajn.<\/p>\n<p>(\u0108iu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla la\u016d la <a class=\"ligilo ekstera\" href=\"https:\/\/creativecommons.org\/licenses\/by\/4.0\/deed.eo\">Permesilo CC BY 4.0.<\/a>)<br \/>\nBildo venas de <a href=\"https:\/\/www.reddit.com\/r\/Esperanto\/comments\/xgh3l3\/belartaj_konkursoj_2023\/\">Reddit.com\/R\/esperanto<\/a>.<\/p>\n<p>{:}{:pl}Pe\u0142ny opis, w tym informacje o mo\u017cliwych nagrodach znajduje si\u0119 w wersji w j\u0119zyku Esperanto.<\/p>\n<p>Mo\u017cna zg\u0142osi\u0107 maksymalnie trzy materia\u0142y konkursowe dla jednej kategorii lub podkategorii, poni\u017cej najwa\u017cniejsze informacje:<\/p>\n<p><strong>Poezio<\/strong>: maksimuma longo ne fiksita.<\/p>\n<p><strong>Prozo<\/strong>: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da pa\u011doj).<\/p>\n<p><strong>Mikronovelo<\/strong>: (maksimuma longo 100 vortoj). La unua premio nomi\u011das\u00a0<em>Premio Paula Ad\u00fariz<\/em>.<\/p>\n<p><strong>Teatra\u0135o<\/strong>: maksimuma longo ne fiksita.<\/p>\n<p><strong>Teatra\u0135o, subbran\u0109o Monologo (unupersona teatra\u0135o) a\u016d Ske\u0109o (unu- a\u016d divers-persona)<\/strong>: da\u016dro inter 10 kaj 15 minutoj. La unua premio nomi\u011das\u00a0<em>Premio Mar\u00eda Cuevas<\/em>.<\/p>\n<p><strong>Eseo<\/strong>: teme ligita kun Esperanto a\u016d kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da pa\u011doj). La unua premio nomi\u011das\u00a0<em>Premio Luigi Minnaja<\/em>.<\/p>\n<p><strong>Infanlibro de la Jaro<\/strong>: originala a\u016d tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2022. Alju\u011data estas nur unu premio.<\/p>\n<p><strong>Kantoteksto<\/strong>: maksimuma longo ne fiksita.<\/p>\n<p>La absoluta limdato por ricevo de konkursa\u0135oj estas la\u00a0<strong>31-a de marto 2023<\/strong>.{:}<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>{:eo}\u201cGeamikoj, rilate al la kvanto da konkursa\u0135oj ricevitaj&#8230;{:}{:pl}UEA zaprasza do przes\u0142ania zg\u0142osze\u0144 do 74ego Belartaj Konkursoj de UEA 2023&#8230;{:}<\/p>\n","protected":false},"author":2,"featured_media":3576,"comment_status":"closed","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[43],"tags":[],"class_list":["post-3575","post","type-post","status-publish","format-standard","has-post-thumbnail","hentry","category-uea"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/kongreso.esperanto.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/3575","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/kongreso.esperanto.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/kongreso.esperanto.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/kongreso.esperanto.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/users\/2"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/kongreso.esperanto.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=3575"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/kongreso.esperanto.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/3575\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/kongreso.esperanto.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=3575"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/kongreso.esperanto.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=3575"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/kongreso.esperanto.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=3575"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}